Hilelista Krestomatio Fragmentoj el verkoj de grandaj instruistoj |
Alvoko al la juda intelektularo - 1901
01. Aristotelo (el ETIKO DE
NIKOMAHO)
02. Budho (el M9)
03. Hilelo (el TRAKTATO
"ŜABAT" DE TALMUDO)
04. Jesuo (el LA
EVANGELIO LAŬ MATEO)
05. Komenio (el REBONIGO
DE HOMAJ AFEROJ)
06. Konfuceo (el KIEL
KULTURI "LI"-ON)
07. Mahometo (el KORANO)
08. Moseo (el
READMONO/LA 5-A LIBRO DE MOSEO)
09. Moruso (el UTOPIO)
10. Paŭlo el Tarzo (el KANTO PRI
LA AMO)
12. Salomono (el PSALMARO)
13. Tolstojo (el LA VOJO DE
LA VIVO)
14. Zamenhof (el: HILELISMO
1901, PRI DIO KAJ SENMORTECO, ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO
INTERNACIA)
El: Etiko de Nikomaho
Homo
de la anima grandeco estas preta helpi aliajn homojn, sed mem de
neniu nenion petas, aŭ tion, almenaŭ, faras tre nevole. Rilate
la homojn, starantajn socie kaj materie pli alte ol li, li tenas
sin fiere, kaj rilate la homojn, socie kaj materie starantajn
malpli alte ol li, li tenas sin afable kaj milde. Li ne penegas
akiri honorajn postenojn. Li estas kaj sincera amiko kaj sincera
malamiko. Li preferas veron, ol la opinion de la plimulto da
homoj. Li parolas kaj agas senkaŝe, ĉar li de nenio timas. Li
ne akceptas alies influon, krom eble de amikoj. Nenio lin
mirigas, kaj li ne estas okupita per travivintaj malagrablaĵoj.
Li volonte parolas nek pri si mem, nek pri aliaj homoj. Li nek
ŝatas esti laŭdata, nek li volonte laŭdas aŭ mallaŭdas la
aliajn homojn. Nek pri malamikoj li parolas malbone, krom kiam li
- provokita - prave koleras.
Homo de la anima grandeco ne moviĝas rapide, lia voĉo estas
profunda, lia parolado pripensita. Li estas malrapida kaj
sindetena.
El la libro Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ", Beograd 198O. (1124B-1125A) elektis kaj Esperanten tradukis - Mato Špekuljak
El: M.9
Kio
estas peka:
I. el korpaj agoj
1. mortigado de vivestaĵoj
2. ŝtelado
3. neleĝa seksumado
II. el vortaj agoj
4. mensogado
5. malboncela parolado
6. vulgara parolado
7. vanta parolado
III. el spiritaj agoj
8. enviado
9. malbonhumorado
10. neĝusta kompreno de aferoj.
Kiu faras kontraŭe, tiu agas juste.
El la libro TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos", Beograd 1986. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
El: Traktato Shabat de Talmudo
Unu
alireligiano alvenis al rabeno Ŝamajo kaj diris al li:
- Akceptu min en vian religion, kondiĉe ke vi instruu min pri
ĝia tuta doktrino dum mi staros sur unu piedo.
Ŝamajo forpelis lin per la fera masonista angulmezurilo.
La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en
la judan religion, kaj diris al li:
- Kio ne estas agrabla al vi, ja tion nee faru al homo alia, tio
estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu.
Instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam
netolerema kiel Ŝamajo.
El: TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990 (Šabat 30/b-31/a) elektis kaj, laŭ Esperanten tradukis - Mato Špekuljak (la ora regulo transprenita laŭ traduko de Jeremi Gishron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalem 1986)
El: La evangelio laŭ Mateo
En
tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. Kaj
kolektiĝis ĉirkaŭ li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en
ŝipeton kaj la homamaso staris sur la marbordo. Kaj li parolis
al la homamaso per paraboloj pri la Dia regno. Jen la unua
parabolo:
Eliris semisto por semi. Dum li semis, iuj semoj falis apud la
vojo. Venis la birdoj kaj formanĝis la semojn. Iuj semoj falis
sur ŝtonojn, kie ili ne havis sufiĉe da tero. Ili tuj
ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero, sed kiam la
suno leviĝis ili brulsekiĝis. Ĉar ili ne havis radikon ili
forvelkis. Aliaj semoj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis
kaj sufokis ilin. La aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis
frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
Kiam iu homo aŭdas la vorton de la Dia regno kaj ne komprenas
ĝin, venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en
lia koro. Ĉi tiu homo estas ricevinta la semon apud la vojo.
Tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu
aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo ĝin akceptas, sed li ne havas
radikon en si, la vorto restas nur portempe, kaj kiam venas
sufero aŭ persekuto pro la vorto, li tuj falpuŝiĝas. Kiu
ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton;
sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la
vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la
bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin,
portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen
tridekoble.
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (Mt.13,1-9,19-23) elektis Mato Špekuljak
El: Rebonigo de homaj aferoj
Estas
ĝeneralaj la plendoj, ke nenio estas sur sia loko, ke ĉio
devias de la ĝusta vojo. Anstataŭ saĝeco regas malklereco,
anstataŭ politika reĝimo dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ
tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj amas la
tenebron de sia nesciado... La kutimaj homaj streboj estas
klopodoj akiri havaĵon, rangojn kaj voluptojn. Multaj ne
kontentiĝas per regado de si mem, sed ili deziregas regi la
aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas aliajn mastri, batali
kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi ilin...
Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj
laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por
rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la
bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko
taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj,
fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn
vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj...
Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn
universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio,
sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ
por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj,
kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la
homoj, dum ekzistos la homaro...
Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo
kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos
universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la
tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn
povos laŭplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj,
instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu
gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos
malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala
paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti.
El la TTT-ejo de Miroslav Malovec http://www.volny.cz/malovec/komenio.htm (EL LA SAĜO DE KOMENIO: REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ) elektis - Mato Špekuljak
El: Kiel kulturi "Li"-on?*
"Li"
estas por la homo la samo, kio estas fermentado por la vino; en
la nobla homo ĝi ĉeestas pli, kaj en la kutima homo malpli.
Tial saĝulo, aŭ noblega reganto, plenumas sian instrutaskon
apogante sin je "Li" kiel gvidilo kaj orientigilo por
la homa naturo.
La homa naturo estas kampo, kiun saĝulo, aŭ noblega reganto,
devas kultivi. Li plugas ĝin per "Li", li prisemas
ĝin per la semo de devoj, li sarkas ĝin per instruado kaj
edukado, li rikoltas la homecon kaj ĝojigas per muziko.
"Li" estas kristaliĝo de nur tio, kio estas ĝusta.
Kio plenumas postulojn de ĝusteco, povas esti enkondukita eĉ se
ĝi antaŭe ne estis konata. Kriterio de ĝusteco por homoj
konsistas en sekvado de la vera vojo ĝis vera homeco. La vera
homeco estas fundamento de vera sinkonduto.
Gvidi la popolon sen "Li" estas la samo kiel kultivi
kampon sen plugilo. Konsideri "Li"-on, sed ignori
kriteriojn de ĝusteco, estas same kiel, pluginte la kampon,
forgesi ĝin prisemi. Ne praktiki instruadon estas same kiel
prisemadi la kampon sed ne sarki. Instrui, sed ne alproksimigadi
al la vera homeco, estas same kiel sarki la kampon, sed ne
rikolti ĝin. Atingi celon, la veran homecon, kaj ne ĝoji per la
muziko, estas same kiel rikolti, sed forgesi ke oni ĝuas
rikolton. Ĝoji pro la vera homeco kaj ne atingi plenan harmonion
kun la naturo, estas same kiel manĝi kaj ne esti sata, aŭ ne
esti sana.
* LI estas religietika princip(ar)o.
El la libro Laoce, Konfucije, Čuangce IZABRANI SPISI, "Prosveta", Beograd 1983. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
El: Korano
Alaho
regas super la ĉielo kaj la tero. Kaj forto de Alaho estas super
ĉiu aĵo. Vere, en kreo de la ĉielo kaj la tero, en alternado
de la tago kaj la nokto - estas signo por prudentuloj.
Ne tiu estas pia, kiu turnas sian vizaĝon orienten kaj
okcidenten, sed pia estas tiu - kiu kredas je Alaho... kaj kiu
donas el sia havaĵo... al proksimuloj kaj orfoj kaj malriĉuloj
kaj vojaĝantoj kaj petantoj kaj sklavoj, kiu preĝas... kiu
estas pacienca en malfeliĉo kaj malfeliĉego kaj plago - jen kiu
estis justa, jen kiu estas pia.
Vere, Alaho amas tiujn, kiuj faras bonon.
Fragmentojn el КОРАН http://lib.ru/RELIGION/ISLAM/koran.txt (3,186-187/189-190; 2.172/177; 3.140/146) elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
El: Readmono ("La 5. libro de Moseo")
Mi
instruas al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la
Eternulo. Observu kaj plenumu ilin. Ili estos via saĝo kaj via
prudento en la okuloj de aliaj popoloj. Kie estas popolo, kiu
havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel ĉi tiu instruo, kiun mi
donas al vi hodiaŭ?
Mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi
aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, kaj malbenon, se vi ne
aŭskultos ilin, sed forflankiĝos de la vojo.
La Eternulo diris: Mi estas la Eternulo, via Dio. Ne faru al vi
idolon, nek bildon de io por kliniĝi antaŭ ili kaj servi ilin.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo. Dum ses tagoj laboru kaj
faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estu tago de la
Eternulo: tiam ripozu kaj ne faru laboron. Respektu vian patron
kaj vian patrinon. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu
malveron kontraŭ via proksimulo. Ne deziru ion, kio apartenas al
via proksimulo...
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (Readmono 4,5-9; 11,16-28; 5,1-21), elektis, adaptis kaj kunmetis - Mato Špekuljak
El: Utopio
En
Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj
konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman
Diaĵon, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan
ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston,
kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj
ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras.
Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj
ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per
diversaj vojoj al la sama celo - adorado de la Diaĵo. En la
temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al
ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi
ofendadu neniun konfesion. Oni en temploj ne pendigas bildojn de
dioj, por ke ĉiu estu libera imagi al si Dion, konforme kun sia
konfesio. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin
elparoladi sen ofendi sian religian konvinkon. Oni praktikas
neniun sangoferan riton.
Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia
vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en
serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas
la prudenton La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas
amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni
entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la
prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigadu la vivon per
kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da
ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature
estas ligitaj, helpadu por ke ankaŭ ili atingu la samon.
Fragmentojn el la libro Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964. elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
El: Kanto pri la amo
Se
mi parolus ĉiujn lingvojn de homoj
kaj de anĝeloj,
sed se mi ne havus amon,
mi fariĝus sonanta kupro
aŭ tintanta cimbalo.
Kaj se mi posedus la profetpovon,
kaj komprenus ĉiujn misterojn
kaj ĉian scion;
sed se mi ne havus amon - mi estus nenio.
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
sed se mi ne havus amon,
per tio mi neniom profitus.
Amo longe suferas,
kaj bonfaras;
amo ne envias;
amo ne fanfaronas,
ne ŝveligas sin,
ne kondutas maldece,
ne celas por si mem,
ne koleriĝas,
ne pripensas malbonon,
ne ĝojas pri maljusteco,
sed kunĝojas kun vereco.
Amo neniam pereas.
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (1 Kor 13,1-8) elektis kaj kunmetis - Mato Špekuljak
El: Psalmaro
El Psalmo 92
Bone
estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco.
Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Kiel profundaj estas Viaj pensoj.
Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo ne komprenas.
El Psalmo 90
Antaŭ
ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
De eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
Mil jaroj estas en Viaj okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Sed ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ili forkuras rapide kaj ni forflugas.
El Psalmo 1
Feliĉa
estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
Li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Ne tiaj estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
El Psalmo 73
Ĉagreniĝis
mi pro la fanfaronuloj,
Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
Ili ne partoprenas en zorgoj de aliaj homoj,
Kaj ili ne suferas kun la aliaj homoj.
Superbordiĝas en ilia koro la intencoj.
Ili mokas, ili parolas de alte.
Ĉu vane mi purigis mian koron
Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
Mi meditis, por kompreni ĉi tion;
Kaj (mi) ekkomprenis la finon de tio.
Vi starigas ilin sur glitiga loko;
Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
Kiel momente ili ruiniĝas!
Pereas, malaperas de subita teruro!
Vere tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝas al Vi.
El Psalmo 119
Bone
estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,
Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,
Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
Ke mi observu Viajn leĝojn!
Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,
Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
Klinu mian koron al Viaj leĝoj,
Kaj ne al profito.
Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon;
Vivigu min per Viaj vojoj.
Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,
Via helpo, konforme al Via vorto.
El Psalmo 130
El
profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
Sed Vi estas pardonema.
Mi esperas al la Eternulo,
Kaj Lian vorton mi fidas.
El Psalmo 8
Ho
Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
Rigardas mi Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis...
Kio estas homo, ke Vi lin memoru?
Kio estas homido, ke Vi pensu pri li?
Tamen Vi malaltigis la homon malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.
Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (elektis kaj adaptis Mato Špekuljak)
El: La vojo de la vivo
Por
ke oni bone travivu vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo
kaj kion oni en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en
ĉiuj tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la
vivon homoj de ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj saĝuloj
akordiĝas en unu la samo. Kaj ĝuste tiu unu la samo pri tio,
kio estas la homa vivo kaj kiel oni devas ĝin travivi, estas
vera kredo.
Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj
kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni
ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la
prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti. La
religia konscio de la homaro ne estas senmova, sed ĝi ne ĉesas
evolui, estiĝante ĉiam pli kaj pli klara kaj pura. Eĉ se la
tuta mondo konfesus iun instruon kiel la veran, kaj kiel ajn
malnova tiu instruo estus, homo devas ekzameni ĝin per la propra
prudento.
Ne tiu homo estas nekredanto, kiu ne kredas je tio, je kio kredas
ĉiuj ĉirkaŭ li, sed vera nekredanto estas tiu homo, kiu pensas
kaj parolas ke li kredas je tio, je kio li ne kredas.
Fragmentojn el la libro Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak
El: Hilelismo 1901
La
religio de hilelistoj estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas
de nememoreblaj tempoj en la koro de ĉiuj homoj. Ĝi prezentas
per si puran teozofian religion. Al ĝi kun pura konscienco povas
aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al
ĝi povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun
religion.
La esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri
punktoj:
1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta
la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.
2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de
konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio
ĉi estas neniam eksilentata voĉo de Dio.
3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per
la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu
kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj
via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio."
Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de
la naturo kaj mondan moralecon.
Hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan
eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante
memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Tiu ĉi ekstera
flanko estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ
spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de hilelistoj.
Hilelismo estas sendube la religo de estonteco. Ĉar ĝi dependas
nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado
de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita
ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al
perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio.
Fragmentoj el la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm) elektis kaj kunigis - Mato Špekuljak
El: Pri Dio kaj pri senmorteco
En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."
Fonto: M. Boulton ZAMENHOF
El: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
Ĉiuj
ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la
homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas,
la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina
malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj
de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni
rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn.
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la
"buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro
fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la
plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj
ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj
tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj
ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi.
Al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna
lingvo por la komunikiĝo inter diversaj popoloj. Sed kia nome
lingvo povus esti enkondukita en komunan uzadon? Ĉiu lingvo
natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure
malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla
nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo
kaj grandajn monajn rimedojn. Dume en okazo de elekto de lingvo
arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu
fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la
inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj
vilaĝanoj.
Por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola
kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj.
Lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj
de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel
povas.
(Laŭ: L. L. Zamenhof ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA, "Fundamenta Krestomatio", 17a eldono, p.253-p.297, registro:1993-08-21 far HIROTAKA MASAAKI http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html) elektis - Mato Špekuljak
15-02-2002