Statuto

de Hilelista Esperanto Komunumo

REEN AL LA HEJMPAĜO


A. Ĝenerale

1. Titolo.

La nomo de la komunumo estas Hilelista Esperanto-Komunumo (poste en ĉi tiu Statuto: "HEK").

2. Inspiro.

HEK estas inspirita per la projekto Hilelismo de L. L. Zamenhof (1859-1917) el jaro 1901.

3. Konsisto.

HEK konsistas el individuaj anoj en aĝeco ne malpli ol 18 jaroj, civitanoj de iu ajn lando de la mondo.

4. Celoj.

La celoj de HEK estas interna praktikado kaj ekstera popularigado de hilelismo kiel universalhumanisma mond- kaj vivkoncepto.

5. Rimedoj.

Por atingi siajn celojn HEK:

a) havas Statuton kaj Regularon;

b) konstruas Hilelistajn Sentencaron, Krestomation, Kantaron, Kalendaron;

c) eldonas monatan revueton "Hilelisto";

ĉ) tenas retpaĝejon kaj dissendoliston;

d) organizas kunvenojn kaj aliajn aranĝojn.

6. Lingvo.

La laborlingvo de HEK estas Esperanto.

7. Sidejo.

La sidejo de HEK estas domo de la kunordiganto.

B. Anoj

9. Aliĝo.

Oni estiĝas ano de HEK enmaniginte aŭ alsendinte (per kutima poŝto, aŭ retpoŝto) plenigitan Aliĝilon al la kunordiganto.

Ĉiun novan anon de HEK la kunordiganto envicigas en konstante aktualigatan Hilelistan Adresaron, akireblan de ĉiu ano de HEK rete senpage kaj per la kutima poŝto kontraŭ rekompencado de sendokostoj.

10. Eksiĝo.

Ano de HEK kiu skribe petas la kunordiganton eksigi lin el HEK estas konisiderata kiel eksiĝinta.

11. Eksigo.

Ano de HEK kiu kontraŭlaboras la celojn de HEK kaj/aŭ morale aŭ materie damaĝas HEK-on povas esti de la jarkunveno eksigita el HEK.

C. Kunordiganto kaj liaj taskoj

12. Kunordiganto.

La kunordiganto de HEK (aliloke ne ĉi tiu Statuto "la kunordiganto") estas ĉiujare reelektata per la jarkunvena voĉdonado.

La ofico de la kunordiganto estas sensalajra kaj la kunordignato elspezas proprajn rimedojn por plenumi siajn taskojn.

13. Taskoj de la kunordiganto.

La kunordiganto:

a) prezentas HEK-on;

b) gvidas agadon de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

c) kunvokas kaj prezidas la jarkunvenon;

ĉ) prezentas al la jarkunveno raporton pri la agado de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

d) redaktas kaj distribuas la revuon kaj aliajn eldonaĵojn de HEK;

e) prizorgas retpaĝejon kaj dissendoliston de HEK;

f) kunmetas kaj prizorgas Hilelistan Adresaron;

g) prizorgas financajn aferojn de HEK.

Ĉ. Jarkunveno de HEK

14. Celoj.

La jarkunveno de HEK (aliloke en ĉi tiu Statuto "la jarkunveno"):

a) aprobas aŭ malaprobas jarraporton de la kunordiganto;

b) elektas kunordiganton por la periodo inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

c) decidas pri Aliĝilo al HEK, Statuto kaj Regularo de HEK, Hilelistaj Sentencaro, Krestomatio, Kantaro, Kalendaro;

ĉ) decidas pri dato kaj loko de la sekvonta jarkunveno.

D. Jarkunvena voĉdonado

15. Povoj.

Ĉiujn siajn decidojn HEK validigas per la jarkunvena voĉdonado.

16. Voĉdonantoj.

En la jarkunvena voĉdonado ĉiu ano havas unu voĉon.

17. Proceduro.

Oni voĉdonas pere de voĉdoniloj preparitaj de la kunordiganto.

Voĉdoni eblas: persone, per kutima poŝto, per faksilo, per elektronika poŝto.

La jarkunvenan voĉdonadon prizorgas kaj pri ĝi respondas la kunordiganto.

18. Decido.

En la jarkunvena voĉdonado decidas pli ol duono da esprimitaj voĉoj.

E. Organo

19. Organo.

La oficiala organo de HEK estas la revueto "Hilelisto".

Jarabono je la retpoŝta versio de "Hilelisto" estas senpaga, kaj jarabono je la surpaperigata versio de "Hilelisto", distribuata per la kutima poŝto, eblas kontraŭ 6 IRK (aŭ la kontraŭvaloro en iu ajn internacie ŝanĝebla valuto).

F. Financoj

20. Financaj aferoj.

Financaj aferoj administrantaj de HEK ampleksas enspezojn kaj elspezojn ligitaj kun:

a) libervolaj mondonacoj al HEK;

b) organizado de kunvenoj kaj aliaj aranĝoj de HEK;

c) presado kaj distribuado de la surpaperigata versio de la organo kaj de aliaj eldonaĵoj de HEK.

G. Ŝanĝoj

21. Ŝanĝoj de la Statuto.

La Statuto povas esti ŝanĝita nur per decido de la jarkunveno.


15-02-2002