Elektu la kromsignojn: ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~ / CxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxux


Vagneristaj paĝoj

de Albert Reiner


Pri tiu ĉi paĝaro:

Sur la tie ĉi listigitaj kaj ligitaj TTT-ejoj vi trovos kelkajn tekstojn koncernantajn la genian komponiston kaj aŭtoron Riĥardon Vagneron [Richard Wagner]. Bedaŭrinde ĝuste ĝis nun mi pretigis nur unu traduketon (listigita sube). Sed estu certa, ke mi planas iom post iom surmeti plu da eroj sur tiu ĉi ligaro; do se vi volas esti informita okaze de nova aldono al ĝi, mi konsilas ke vi uzu la (anglalingvajn) servojn de NetMind.com por eltrovi ĉiujn ŝanĝojn; alie vi povas skribi en la gastolibron mesaĝon enhavantan ``!mesagxo'', aŭ simple skribu rekte al mi.

Ĉu vi dubas, ke mi vere pluenhavigos tiajn dosierojn? Nu, mi devas konfesi, ke mi ne faris multon la lastajn monatojn. Sed se vi scius plu pri la (ĝis nun: apenaŭ menciinda) historio de tiu ĉi projekto, vi komprenus, ke verŝajne mi nun povos fari kaj enkomputiligi pluajn aĵojn.

Eble vi miras, kial vi trovis nenian grafikaĵon ĝis nun, ja ke vi eĉ ne devigitas legi oranĝan tekston sur ruĝa malantaŭo. Por ke vi sciu, legu pri la bildoj kaj sonoj ĉe tiu ĉi paĝo.

Sed nun vi jam legis tro pri la enhavo de la Vagneristaj paĝoj --- jen la enhavo mem:

Indekso:


Kieas la bildoj? Kaj mi ja volas aŭdi Vagneriaĵojn!

Nu, kion vi pensas pri la estonto de la TTT? Ĉu vi vere volas kiom eble da buntaĉaj paĝoj senenhavaj? Ĉu vi preferus, se mi pretigas TTT-ejojn ŝarĝeblajn nur post longa atendado, por ke vi sciu kaj sentu je ĉiu trembrilo de la lumdiodoj de via modemo, ke tiu ĉi paĝo vere gravas? Kaj ĉu la tut-tera teksaĵo estas nur por la belaj kaj sanaj, do blinduloj aŭ kiuj ajn bezonas specialan prezentilon por la datumoj restu en la mallumo kaj lasu nian multkoloran mondon al ni? --- Mi mem neas tiujn tri demandojn; sekve ankaŭ vi ne povos trovi iujn ajn bildojn aŭ sondosierojn sur tiu ĉi paĝaro. Farante la HTML-kodon por ĝi mi neniam enigas indikojn, kiuj ne povas esti montrita de nurteksta prezentilo, por ke ankaŭ malbone vidantaj Esperantistoj povas ĝui ĝian enhavon. Ja la temo kaj la lingvo malpliigas la numeron da eblaj vizitantoj, do mi nek povas nek volas forpeli pro nuraj teĥnikaj kialoj eĉ unu el la gesamideanoj interesiĝantaj pri Riĥardo Vagnero.

``Tiu ĉi paĝaro plej bone legeblas uzante...'' --- tion vi verŝajne jam multfoje legis. Ĉu vi ŝatas tiajn avertojn? Mi malĝuegas ilin, kaj tial mi mem ne uzas koderojn aliajn ol la oficialajn normojn (almenaŭ mi provas). Sed memkompreneble ankaŭ mi preferas unu prezentilon kaj provas la paĝojn per ĝi antaŭ ol mi alŝutas ilin al la servilo: tio estas la bonega programo lynx. (Ĝi ankaŭ havas la avantaĝon, ke la reklamoj de Geocities ne montritas.)

Sed kion vi grumblas al vi mem? Vi ja nek blindas nek surdas, kaj vi ankoraŭ volas bildojn kaj sonojn? Do iru al la plej grava TTT-ejo pri Riĥardo Vagnero, sed atentu, ke temas pri anglalingva paĝaro: Richard Wagner Archive

Historieto de tiu ĉi paĝaro

Estis komence de Julio de 1998: En radio sendatis iu prezentado de Tristano kaj Izoldo kun Waltraud Meier kiel ĉefrolulino, kaj mi volis surbendigi ĝin. Sed komence de la elsendo oni informis la aŭskultantaron, ke ŝi havas kelkajn voĉajn problemojn sed tamen kantos la Izoldon. Bedaŭrinde estis sufiĉe superflue anonci tion, ĉar dum la unua akto ĉiu estus sentinta tion. Malkontente, eĉ iom malĝoje mi haltigis la kapton de la prezentado, sed malgraŭ la tre malbona kantado de la artistino mi aŭdadis plu. Kaj meze de la dua akto la kantado kreskis pli forta, pli bela, pli klara, kaj takton post takton la mira voĉo kreskis plu. Tiam mi pripensis la faman finan kantadon trapaŝantan la tutan en-operan universon: ``Mild und leise...'' --- ``Mild-mallaŭte...''. Tiel subkonscie mi komencis la tradukon de la amomorto de Izoldo.

Post reveno de konferenco mi tenis en mia mano tiun tradukon. Kion mi faru kun ĝi? Mi decidis publikigi ĝin en la interreto, kaj tial mi aniĝis en GeoCities. Sed post tio mi apenaŭ pensis plu pri ĝi.

Kelkajn monatojn poste, post kiam mi ŝanĝis la mastrumsistemo de mia komputilo de DOS kun Vindozo 3.1 al Linukso, mi ree komencis interesiĝi pri la TTT kaj ankaŭ pri mia Vagnerista paĝo. Krome mi trovis simplan solvon por la problemo de la transliteracioj (la Linuksan programon make; se vi interesiĝas pri mia Makefile bv-u skribi al mi) kaj iom prilaboris la malnovajn dosierojn. Iom poste mi eĉ ricevis la unuan gaston de tiu ĉi TTT-ejo enskribantan la gastolibron!

Tio estas la ĝisnuna historieto de tiu ĉi paĝaro --- apenaŭ menciinda. Nun, kiam la problemo de la estigo de la diversaj versioj estas solvita, mi pretas enmeti plu da eroj. Ja sur papero jam ekzistas kelkaj aĵoj. Mi nur esperas, ke mi trovos sufiĉe da tempo por tio.

Kontaktu min!

Supre mi demandadis multon de vi. Eble vi volas respondi? Aŭ vi trovas tiun ĉi paĝaron unu el la plej malbonaj de la tuta TTT? Aŭ ĉu vi volas komenti pri io? Ĉu vi povas elcerbumi pli bonajn tradukojn? Aŭ ĉu vi trovis multajn lingvajn eraraĉojn? --- La gastolibro ja estas je via dispono, sed se vi volas skribi al mi persone, bv-u sendi viajn komentojn retpoŝte al la uzanto beckmesser ĉe la servilo oocities.com. Post la kuniĝo de Yahoo! kaj Geocities vi ankaŭ povas skribi al bekmesero ĉe la servilo yahoo.com.

Ĉu vi miras, kial mi ne enmetis la kutiman HTML-an mailto:-indikon? Nu, mi tre malamas spamon kaj volas ricevi poŝton nur de vi, kara leganto, nek de iu fiaĉulo ricevinta mian adreson nur de tro kolektema roboto...

Gastolibro ankaŭ ekzistas...

Jes, vere ekzistas gastolibro, kvankam ĝis Oktobro de 1999 nur tre malmultaj vizitantoj skribis siajn mesaĝojn en ĝin. Ĉu ne ankaŭ vi volas lasi viajn postsignojn tie?

Skribu en mian gastolibron / Rigardu mian gastolibron


Kultura rondo La ttt-ejo membras en Kultura rondo.

[ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo

Tiu ĉi paĝo laste estigitis la 29-an de Oktobro 1999.

Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.

Ĉiuj rajtoj restas
ĉe la aŭtoro.